Soneto kun literaturdomo
en la teksto ĝuste legata 
mi vidas ke mia amiko 
Piotr Kuncewicz per polemiko 
pruvas ke vivo estas fata 

temas pri literaturdomo 
kiu servis dum multaj jaroj 
kaj nun alvenis kontraŭstaroj 
de kulturministra fantomo 

mi loĝis tie kun Barbara 
malgraŭ plankoj lizol-odoris 
etoso estis sekulara 

en domo de literaturo 
dum unu la aliajn gloris 
ni preparis nin al veturo 

Zuriko, la 15an de novembro 1998