Soneto pri IOuletoj
mi skribas pri IOuletoj  
pri tiu IO de salonoj 
alivorte pri fanfaronoj 
tamen fakte pri koboldetoj 

mallerte pri la sama temo 
en du lingvoj kaj du konceptoj 
kun ne ĉiam klaraj perceptoj 
nova lingvo nova dilemo  

ĉu tiu IO estas stranga 
ne gravas - li estas ridinda 
laŭ lia opinio ranga 

mi eĉ majuskle skribas "IO"
afero certe bedaŭrinda 
minuskle mi skribu "nenio"
Zuriko, la 16an de novembro 1998