Soneto pri nupta Raĥela
idoj de unu de la fratoj 
skribis en l' preso izraela 
ke Pepĉja ja estas Raĥela 
de "Nupto" fama en teatroj 

Józefa Singer ne plu vivas 
sed ŝi portis alian nomon 
sen David-stelo - epitomon 
pri tio teatro ne stivas 

l' patro ŝin malbene forpelis 
de l' domo - Raĥela kun Hirŝo 
nun sidas ĉiele ĉe kirŝo 

ili rememoras ĥoĥolojn 
knajpon kaj dancantajn polojn 
sur tero ili nur kverelis 
 
Zuriko, la 17an de novembro 1998