Soneto pri vintroheroldo
neĝeretoj flugas aere 
antaŭ ol ili sur tegmentoj 
restos la frostaj vintraj ventoj 
translokigos ilin vespere 

estas silento - kriaĉuloj 
kun frostiĝintaj gorĝoj dormas 
kvieto pri tio informas 
laŭ de loĝantaro postuloj 

Barbara iris al teatro 
kaj mi skribas tute perdita 
en mia soleca kalfatro 

mi ŝanĝas lingvon al la dua 
en tiu etoso ŝanĝita 
verkado ne estos enua 

Zuriko, la 21an de novembro 1998