Soneto pri la kataklismo
dek du mil loĝantoj pereis 
ĉar disfaliĝis granda monto 
tiu kun naturo konfronto 
grandegan katastrofon kreis 

kataklismo en Honduraso 
mortigis homojn kaj detruis 
havaĵojn - mizeron diluis 
en ŝlimo dum timis amaso 

neniu scipovas subigi 
ĝis nun la forton de naturo 
oni provas ĝin detruigi 

tamen naturo defendiĝas 
kontraŭ detruanta kulturo 
kiu danĝere disvastiĝas 
Zuriko, la 9an de novembro 1998