Soneto demanda - ĉu skribi?
du grandaj cikloj da sonetoj 
estas pretaj kaj surdiskitaj 
la venontaj preskaŭ ligitaj 
ĉu daŭrigi? laŭ interpretoj 

se mi sin turnus al poetoj 
ili dirus certe "belege!" 
sed tiam mi fartus hontege 
kaj kazo restos sen konkretoj 

por kiu eldoni sonetojn? 
ilin certe neniu legus 
mi mem ekposedus dubetojn 

sed diskon mi aŭdus volonte 
kaj mi certe sonon laŭdegus 
traktante poemojn konfronte 
Zuriko, la 10an de decembro 1998