Soneto apud sonoriloj
tra l' fenestro alvenas sonoj 
de la zurikaj sonoriloj 
por mi ili estas luliloj 
kaj por aliaj malbezonoj 

mi konas kelkajn aŭskultantojn 
kiuj aŭdas indiferente 
aliaj prenas tonojn sente 
ride plore imitas kantojn 

tiu muziko estas moŝta 
scipovas disigi la korojn 
kun atingodistanco poŝta 

tiu populara beleco 
kreis iam mistikajn morojn 
ĝis nun fluas en sekreteco 
Zuriko, la 13an de decembro 1998