Soneto kun nasktaga pano
nokte naskiĝtaga ĉampano 
kaj panbulo bele bakita 
ĉar bakisto estis ravita 
jen la celebro kun spontano 

"cent jarojn" estingitaj lumoj 
deziroj donacoj plezuro 
kun rido solena bravuro 
revoj sed utilaj resumoj 

tagmanĝo - etoso amika 
kun ŝercaj klaĉoj pri nenio 
ofte kun temo politika 

reĝo Kraska por amasaĉo 
disdonis skandalojn - manio 
kiu ĝuste taŭgas por klaĉo 
Zuriko, la 17an de decembro 1998