Soneto plena de deziroj
ĝuste telefonis Vitoldo 
kaj mi rakontis pri koncerto 
ekestis kristnaska oferto 
alsorĉigita per koboldo 

mi deziras por ĉiuj bravon 
kaj intelektan memstarecon 
alidire pensan riĉecon  
kompreneble koncernan havon 

Karl Federer faris surprizon 
per deziroj ege petolaj 
aldonis moralan devizon 

apude fajrobrigadistoj 
estingis fajron kaj konsolaj 
voĉoj venis de pesimistoj   


Zuriko, la 23an de decembro 1998