Soneto sumanta la jaron
tiu jaro estis feliĉa 
du ŝercaj libropremieroj 
eĉ laŭ unikaj manieroj 
kun disko "Barĉado" - sufiĉas  

ankaŭ hodiaŭ mi atestis 
ke mi ankoraŭ estas juna 
sed verŝajne tro oportuna 
ĉar mi ripozadon sugestis 

post la sepmenua tagmanĝo 
ni tamen la domon forlasis 
por promena aĉetaranĝo 

Barbara aĉetis mantelon 
mi hazarde glason frakasis 
kiam ni drinkadis koktelon
Zuriko, la 29an de decembro 1998