Soneto kun barĉo kaj kantoj
neĝaj pejzaĝoj malaperis 
kaj oni diris pri sorĉigo 
neniu flustris pri lacigo 
"ni revanas!" decido kveris 

Zuriko estas multvizaĝa 
pro la teatro "tri kvaronoj" 
nur manoj nin gvidas al konoj 
sen iu ajn revo omaĝa 

ĝuste mi sendis invitilon 
al iuj kun kiuj ĉe barĉo 
mi povas proponi babilon 

intertempe kristnaskaj kantoj 
eksonos jam post fiŝa farĉo 
kaj kortuŝe alflugos hantoj 
Zuriko, la 30an de decembro 1998