Soneto je memorplumtufoj
patro murdis sian filinon 
ĉar ŝi ne estis paganino 
sed volis esti kristanino 
nun l' mondo havas l' sanktulinon 

mia Barbara nun kuiras 
tio estas ŝia hobio 
kaj mi pro troa iluzio 
en punangulo ŝin admiras 

plumtufoj kaj orkestroj blovaj 
Barbarfestenoj de ministoj 
kaj ĉiam aventuroj novaj 

revenas memore blasfemo 
pri diversaj protagonistoj 
je nova paŝo nova temo 
Zuriko, la 4an de decembro 1998