Soneto pri ĝusta aŭguro
li diris kiu devas morti 
kaj li mem mortis la unua 
la afero estas enua 
tamen taŭgas pri ĝi raporti 

ekzemple la disko "Barĉada" 
estas fakte marŝo funebra 
per nigra humuro celebra 
kaj per DADA ŝerce invada 

ludo kun morto estas sporto 
efektiviĝas aŭ malvenkas 
tiam oni diras pri sorto 

nigro kaj ruĝo nun batalas 
inter ili perfido benkas 
kaj la mondo silente falas 
Zuriko, la 8an de decembro 1998