Soneto pri virinelekto
mi ne povas malrapidiĝi 
sed mi longe pensojn kolektas 
tio per sonetoj efektas 
en kiuj mi emas kaŝiĝi 

ĝuste la svisa parlamento 
elektis ŝtatprezidentinon 
Ruth Dreifuss finfine virinon 
estas socia ornamento 

tiu agordo de nacio 
atestas certe la plej bone 
pri Svisa Konfederacio 

saĝe sen personaj provokoj 
afable kore kaj impone 
ankaŭ sen primitivaj mokoj 
Zuriko, la 9an de decembro 1998