Soneto pri kompleksaj poloj
NATO - jen komplekso provinca 
Usono larĝigas merkaton 
kaj ŝroton sendas novan fraton 
je "polish jokes" - metodo grinca 

ŝercojn dissendas eĉ radio 
por "stultajn" polojn kompromiti 
kaj krome de tio profiti 
per permeso al apatio 

mizeraj poloj kun kompleksoj 
aĉetas ĉion je Fo-dekses 
en la nekredeblaj ampleksoj 

poloj obeas al starostoj 
amerikanojn laŭ neces' 
subiĝas depende de kostoj
Zuriko, la 10an de februaro 1998