Soneto pri nudaj en vintro
ni kuŝis sur lito sub suno 
en februaro - nekredeble 
volupte kaj pro varmo feble 
tamen kun plena oportuno 

bojado trairis silenton 
kaj poste laŭta lamentado 
konkoj zumis flustris cikado 
vekiĝo tranĉis sonĝmomenton 

tra la korpo trairis tremoj 
suno malantaŭ preĝejturo 
rigardis jam froste kun ĝemoj  

malheliĝis turaj ornamoj 
finiĝis suna aventuro 
estingiĝis ĉielaj flamoj
Zuriko, la 14an de februaro 1998