Soneto pri artista volo
Alberto volas lerni arton 
sed mankas por li pacienco 
kaj maltrankviliĝa tendenco 
motivigas artistan starton 

de Łódź ne alvenas respondo 
mi telefonos al Krakowo 
al Andrzej Pitsch kun arta povo 
konata en la tuta mondo 

veturos Albert' al Krakovo 
aŭ eble eĉ al Zakopane 
por lerni laŭ artista movo 

revenos kiel plenartisto 
certe ne diros "estis vane" 
ĉar li ja estas optimisto
Zuriko, la 16an de februaro 1998