Soneto pri Rikardo Ŝulco
naŭdek unu - estas tre multe 
longe vivis la tradukisto 
de miaj poemoj - verkisto 
individuis tre rezulte 

laŭdis la analitik-skolon 
tamen kredis Sinjoron Dion 
ankaŭ diablon - faris ĉion 
por reklami lingvan petolon 

neniam diris "ne" post peto 
tradukis rapide kaj bone 
nokte ekestis poemeto 

li ŝatis skribi limerikon 
ŝerceto aspektis impone 
ne ĉiuj taksis gramatikon
Zuriko, la 17an de februaro 1998