Soneto pri ŝtatkompromisoj
en Svisio estas nacio 
kiu multlingve esprimiĝas 
tamen politike kuniĝas 
kompromise per legacio 

ŝtato - nacio multnocias 
tamen ne estas disŝiritaj 
kontraŭstaroj saĝe formitaj 
ne dividas sed promocias 

lingvoj religioj kaj statoj 
miksiĝas eĉ diversnivele 
vertikale ligiĝas tratoj 

preskaŭ kaoso tamen move 
riĉe ankaŭ malriĉkruele 
certe ĉiam serve kaj pove
Zuriko, la 19an de februaro 1998