Soneto pri kreditvojaĝo
vojaĝo daŭris tutan tagon 
antaŭen al blua pejzaĝo 
tute sen mono kun kuraĝo 
impresoj desegnis zigzagon 

antaŭ ol ni atingis celon 
ĉe Eglisau akvon mi trinkis 
kaj preskaŭ en putego sinkis 
poste malplenigis botelon 

en Rejno kastoroj pigriĝis 
dum ni manĝis frititajn fiŝojn 
nia aventuro akriĝis 

rimarkis ni pri monmalhavo 
ni pruvis kreditajn kondiĉojn 
kiel? sekreta restas savo
Eglisau, la 20an de februaro 1998