Soneto kun la plua nomo
en la civilstatoficejo 
mi subskribis la dokumentojn 
kaj la nomo aldonis sentojn 
malakceptis ĝin policejo 

mi pagis cent frankojn pro kio? 
tiu elspezo estis vana 
bedaŭrinde volo spontana 
neiĝis kaj restis nenio 

"vi povas uzi tiun nomon 
kiun vi volas sed tamen ni 
havas nur unu nomon por vi" 

baldaŭ la vivo praktikiĝis 
ankaŭ policistoj mildiĝis 
ne nomon mi uzas sed komon
Zuriko, la 22an de februaro 1998