Soneto iom propaganda
iu redaktoro radia 
diras pri pola industrio 
ludante per ekonomio 
en aspekto purgatoria 

ni fidu ke politikistoj 
estas dum balotoj solidaj 
sed poste fariĝas avidaj 
laŭ volo de entreprenistoj 

provu ludi rolon de svisoj 
per senpereco kaj laboro 
sed sur sceno ne en kulisoj 

dum svis-pola seminario 
ambaŭflanke miksiĝas moro 
kun la sama blank-ruĝa strio
Zuriko, la 7an de februaro 1998