Soneto pri multfojaj perdoj
kiom da fojoj mi forlasis 
ĉion de mia posedaĵo? 
tre ofte kun dentpurigaĵo 
mia tempo reen ne pasis 

malbeno aŭ nur simpla kazo 
mi foriris ĉion perdante 
preskaŭ nenion posedante 
krom de friŝe skribita frazo 

frazoj ankaŭ ofte perdiĝis 
ekzemple nun en Varsovio 
la manuskriptoj malestiĝis 

mi skribis eĉ al prokuroro 
sed tamen okazis nenio 
por trompita literatoro
Zuriko, la 10an de marto 1998