Soneto singarde hezita
publike mi komencas klaĉi 
ke unu konata aŭtoro 
eldonisto kaj redaktoro 
volas mian libron primaĉi 

mi ne volas fari eraron 
ĉar mi kelkfoje perdis ĉion 
ne elvokas en mi envion 
se iu min donas deklaron 

manuskripto originala 
sen kopio la ekzemplero 
donita kun sento fatala 

mi pardonpetas pro suspekto 
kaj pro intertempa kolero 
por la bona libroaspekto
Zuriko, la 12an de marto 1998