Soneto pri vela irado
ni vaĉis matene sur maro 
kaj "iris" laŭ veldialekto 
je belvidindaĵa aspekto 
en la direkton de polaro 

stelo forpasis - venis suno 
rareco de stelo al stelo 
facile konstrua fabelo 
kun espero ke lumos luno 

ne ĉiam estas idilie 
tre ofte venas uraganoj 
kaj pluvegas anomalie 

nun la elektronike logaj 
mapoj helpas por kapitanoj 
trovi vojojn al lokoj brogaj
Zuriko, la 16an de marto 1998