Soneto pri modo sed ne nur
modo estas artsurogato 
oni devas krei novaĵojn 
alie utilajn artaĵojn 
por amatino kaj amato 

per modo oni povas ludi 
aŭ eĉ blasfemi malaŭdeble 
kiam modeloj agas feble 
modon oni bezonas studi 

unue venas imitado 
de io kio ne ekzistas 
poste kuna matenmanĝado 

ekstreme provoka konduto 
je kontraŭprovoko insistas 
pri abstraktuma absoluto
Zuriko, la 21an de marto 1998