Soneto en stato tro peza
korpo posedas konsistencon 
pezantan eĉ cent kilogramojn 
mi ne kredas la diagramojn 
kiuj difinas ekzistencon 

mia kuracisto simile 
opinias tamen agento 
de asekurejo sen sento 
prenas verdikton maltrankvile 

se mi estas iom tro dika 
tio ne atestas malsanon 
mi estas pro tio fortika 

sed komentario amika 
(ĉu mi povas aŭdi profanon) 
estas entute malpraktika
Zuriko, la 23an de marto 1998