Soneto pri krokodilstilo
najbaro venis de vojaĝo 
en Vieno li ofte ludas 
en teatroj - ofte konkludas 
laŭ iama stilo kaj aĝo 

tiuj kabaredaj motivoj 
fariĝis jam ne plu aŭdeblaj 
estas disŝiritaj kaj feblaj 
ne indas por superlativoj 

"homoj tion ŝatas" - li diras
sed kial mi devas suferi 
pri tio mi delonge miras 

oftaj sonĝoj pri krokodiloj 
volas morton al mi oferi 
miksiĝante kun "zigzak" stiloj
Zuriko, la 25an de marto 1998