Soneto kontraŭ diktaturo
pilgrimis li al Nigerio 
kaj ricevis magian vergon 
per kiu pruvis socimergon 
de homoj en vasta prerio 

generalo salutis papon 
ĉifoje sen peruko proda 
verŝajne jam ne estis moda 
papo tolerumis satrapon 

nun tiu malriĉa popolo 
fidas al mildaj papaj vortoj 
ke por libero gravas volo 

papo ĉiujn lasis esperon 
en siaj humilaj raportoj 
ke mizero forlasos teron
Zuriko, la 27an de marto 1998