Soneto pri ne mia skribo
oni informis en gazeto 
ke skribante disertaciojn 
profesoroj prenas akciojn 
malmulte kostas tiu peto 

la tuta sistemo malsanas 
trogo asignas promocion 
kreante survoje fikcion 
ĉe kiu trompo akompanas 

en altlernejoj loĝas saĝo 
kiu verŝajne iom feblas 
kaj tiam ekestas damaĝo 

iu profesoro filistro 
tiel agas ke tio eblas 
ke ekestas falsa magistro
Zuriko, la 28an de marto 1998