Soneto pri militprofito
en Kosovo estas tre varme 
kaj tie homoj murdas homojn 
farante naciajn heroojn 
kiujn mi mokas eĉ alarme 

kie estas UNO kaj NATO 
dum militkomerco profitas 
kaj popoloj pro timo ŝvitas 
je silentanta aprobato 

Jugoslavio multetnia 
por Eŭropo estis ekzemplo  
tamen vana estis kontemplo 

ĉar efekto restas nenia 
por paco ne helpas kulturo 
dum ĉasas dukapa vulturo
Zuriko, la 7an de marto 1998