Soneto pri herbeja valo
Tiefwerder Wiese malpleniĝis 
familioj turkaj foriris 
ankaŭ knabino kiu miris 
ke Havelo iom grasiĝis 

unu someron de sekeco 
akvo ekvaporis de marĉoj 
kaj fiŝoj flugis kiel arĉoj 
je violonuma spriteco 

homoj kredis ke spiritaĉoj 
forlasis sian marĉsidejon 
estis temoj de babilaĉoj 

oni volis tajli salikojn 
sed verduloj savis herbejon 
tio elvokis polemikojn
Zuriko, la 9an de marto 1998