Soneto pri TEMPO faldita
koncepton oni devas ŝanĝi 
sen numeroj kaj sen rekordoj 
nur kun poeziaj akordoj 
de komenco ĉion aranĝi 

al kelkaj tio ĉi ne plaĉas 
ĉar estas multe da laboro 
mi traktas tion kun humoro 
eĉ se ili klaĉas kaj klaĉas 

temas ankaŭ pri kovrilpaĝo 
kiu devas esti nur blanka 
sen iu aldona omaĝo 

nigra foto de Tom Kawara 
restos sur diafano flanka 
dolĉe rida tamen amara
Zuriko, la 11an de aprilo 1998