Soneto kun telefonado
trifoje al Gdansko mi vokis 
kaj ĉiufoje sen certeco 
je respondo pri kvaliteco 
de libroj - respondulo mokis 

finfine ĉirkaŭ je meznokto 
mi ricevis ĝustan respondon 
ke mi certe forlasis grondon 
navigante al libra dokto 

"tiu libretoj kiel brikoj 
estas blankaj pro tio belaj 
en mezo kun dataj indikoj" 

deksepo kun sorto ekludis 
atendoj fariĝis malcelaj 
ĉar la celo realon trudis
Zuriko, la 17an de aprilo 1998