Soneto kun ĉampanaj gutoj
mi sole sidas ĉe kameno
ĉampano signife malkreskas 
melanĥolio pitoreskas 
memore pri lasta haveno 

en alia loko loĝantoj 
sidas ĉe plenŝtopita tablo 
mastro jam rakontis pri fablo 
"estis belege kun vagantoj" 

Laŭra bakas kukon kun pomoj 
Barbara aŭskultas Gasparon 
pri kulturo kaj famaj homoj 

rido kun ploro kontrastiĝas 
flamoj lumigas manĝpreparon 
kiu ĝuste forte prestiĝas
Giumaglio, la 19an de aprilo 1998