Soneto pri gusto de pano
bakisto portis freŝan panon 
kaj tiu pano ĉiutaga 
estas en gusto malimaga 
mi laŭdas tiun ĉi malgajon 

vino kaj pano - sankta fako 
se oni havas la sanktecojn 
oni devas dividi pecojn 
inter vagantoj al Itako 

kiom da homoj sur la mondo 
bezonas tage panpeceton 
por travivi? - mankas respondo 

revenu ni al la bakisto 
kiu portas freŝan bulketon 
li estas nepra por ekzisto
Giumaglio, la 23an de aprilo 1998