Soneto pri feriaj planoj
en hazarda interparolo 
mi aŭdis ke en Kaŝubio 
havas domon kun idilio 
konatulino de idolo 

mi tuj demandis la edzinon 
kaj post konstato mi tuj mendis 
tiun domon kaj monon sendis 
apogante luigantinon 

domo kvarĉambra kun ĝardeno 
plena de arbustoj kun framboj 
arboj koloraj laŭ rubeno 

en lago akvo diafana 
mirteloj grandaj kiel kramboj 
antaŭ ni monato kabana
Zuriko, la 27an de aprilo 1998