Soneto - merita perfido
ĝuste revenis al patrujo 
kiel heroego nacia 
perfidulo dispozicia 
al krakova konservadujo 

ĉu vi ne hontas krakovanoj? 
vi perdis militan honoron 
apogante spionan moron 
ĉu vi estas moralaj nanoj? 

mi ne plu konfesos polecon 
ĉar por mi estas granda honto 
subteni tiun perfidecon 

mi komencos spioni Dion 
kaj kun tiu kota konfronto 
mi foriros en perfidion
Zuriko, la 29an de aprilo 1998