Soneto ĉe kvindekjariĝo
Izraelo kvindekjariĝis 
kiel la sendependa ŝtato 
kun policisto aŭ soldato 
festo tamen malsekuriĝis 

palestinanoj - teroristoj 
batas kaŝe kaj senkondiĉe 
judoj reagas malfeliĉe 
pro religiaj naciistoj  

mi deziras por ĉiuj judoj 
feliĉon sanon kaj prosperon  
sed mi ankaŭ havas kondiĉon 

lasu viajn fratojn arabojn 
redonu por ili liberon 
finante reciprokajn rabojn 
Zuriko, la 30an de aprilo 1998