Soneto pri malkona Kruco
kaŭzoj por tiu akcidento 
de la tradicio pagana 
venis - alkrucigo profana 
estis formo de punturmento 

iam ankaŭ estis ekspertoj 
kiuj elpensadis metodojn 
kiel elimini marodojn 
per dolorigo ĉe konvertoj 

de Golgoto al koncentrejoj 
ne estas tre longa distanco 
malbono restas en sidejoj 

homaro daŭre tenas Krucon 
sur kiu pendas cirkonstanco 
faranta de malbono ŝprucon
Zuriko, la 8an de aprilo 1998