Soneto en simbola gusto
iu Lin ĵetis al karcero 
tiam Li ankoraŭ ne sciis 
ke la erao ekfunkciis 
kun Lia nomo sur la tero 

Li lavis lernantajn piedojn 
ankaŭ de Judas' - perfidulo 
tra l' Kruca Vojo Kondamnulo 
iradis por certigi kredojn  

post jarcentoj venis aboloj  
en kiuj pano estas Korpo 
vino estas Sango - simboloj 

eĉ se Li nun resurekcias 
kredantoj pereas pro sorto 
kaj neniu reklamacias
Zuriko, la 9an de aprilo 1998