Soneto sensignifefekta
por dormi mi legas gazetojn 
rare mi trovas prudentaĵojn 
tre ofte politikstultaĵojn 
mi ne uzas dormtablojdetojn 

sur tablo kuŝas invitiloj 
ĉu dissendi ilin al homoj 
aŭ agadi sen aksiomoj 
ĉar ili estas malutiloj? 

ĉio jam estis eldirita 
kaj tamen ekzistas aldiroj 
se vorto okazas tro mita 

kiam ne kunludas nocio 
tre ofte ni diras pri miroj 
alvenas ankaŭ emocio 
Zuriko, la 10an de majo 1998