Soneto pri fiksitaj agoj
venis je la oka matene 
ni trinkis kafon kaj babilis 
mi por la sponsoro konsilis 
por ke li ne agadu ĝene 

ni trovis lokon por bovino 
kiu ludos diversajn tribojn 
dum verkistoj donos subskribojn 
modeste tamen kun rutino 

por ĥoĥolo pli plaĉas bovo 
kaj ĝin subskribos niaj gastoj   
ekestos ŝerco aŭ nur blovo 

ĥoĥolo jam estas feliĉa 
ĉio okazos sen prokrastoj 
kaj ne gravas se estos kiĉa 
Zuriko, la 19an de majo 1998