Soneto kun bovoj flugilaj
ni renkontiĝis kun ĥoĥolo 
kiam mi promenis al poŝto 
"kiel vi fartas mia moŝto?" 
pri bovo ekestis petolo 

anstataŭ bovinoj kutimaj 
li proponis starigi bovojn 
laŭdi literaturajn povojn 
per bovflugiloj sinonimaj 

bovo - ne fluganta pegazo 
inspiros min al novaj verkoj 
kaj por ludo estos okazo 

tra plenaj da sorĉoj binokloj 
brilis kelkaj plastikaj ĉerkoj 
kiel literaturaj sokloj 
Zuriko, la 20an de majo 1998