Soneto terase skribita
maljuna pino kaj kaŝtanoj 
lariko kun branĉaj ombregoj 
meze herbejo ĝis pordegoj 
kaj kverko kun rompitaj manoj 

apude sur teraso palmoj 
venas odoro kamomila 
de alia flanko strobila 
najtingalo kun birdaj psalmoj 

nur unu nubo sur ĉielo 
aspektas kiel ruĝa guto 
simila al violonĉelo 

sola korvo ie kaŝiĝis 
kaj korniko en korvreduto 
ambaŭ per grakoj proksimiĝis 
Biel-Bien, la 21an de majo 1998