Soneto pri kvincentjaraĝaj
Girolamo Savonarola 
kvincent jaroj pasis de dramo 
kiam sub li ekestis flamo 
jen kosto de saĝo memvola 

punigis lin inkvizitoroj 
li vokis por kontraŭagado 
kaj por impostojn ne pagado 
alie ol en pia moro 

dum flamoj lin ĉirkaŭbrakumis 
li certe pensis ke krucumis 
Kriston l' samaj nigraj diabloj 

kutitaj - klaĉantaj en fabloj 
pri Dio kaj puno ŝtonvoĉe 
justo aspektis tre diboĉe 

 
Zuriko, la 23an de majo 1998