Soneto kun polo sen teo
post longaj jaroj nun denove 
kun amikoj interparoloj 
daŭras kaj ankaŭ petoloj 
laŭ temoj aktualaj move 

mi konstatis ke mankas teo 
por poloj l' plej grava produkto 
anstataŭ estis bona frukto 
certe ne ricina oleo 

ĉielo kovriĝis per nuboj 
dum mi iris al fruktfoiro 
mi vidis ke dancas sukuboj 

ĝuste pro impreso intima 
mondo estas stranga kun miro 
sed ĉiutageco kutima 
Zuriko, la 27an de majo 1998