Soneto - TEMPO-premiero
nervoj ludas antaŭ spektaklo 
poste kapo estas malplena 
decido fariĝas polena 
en kapo ekestas obstaklo 

oni diras "estis bonege" 
helpis Dio kaj prezidanto 
de literatoroj - ŝercanto 
kiu partoprenis prelege 

"la poeto estas freneza" 
diris kaj publiko aplaŭdis 
frazo ne estis hipoteza

Witold Kornacki kun klarneto 
Helmut Vogel legis kaj laŭdis 
bovoj forkuris al sekreto 
Zurych, la 30an de majo 1998