Soneto pri mortigaj pafoj
kelkaj horoj post la nomumo 
al posteno de komandanto 
mortigis lin garddebutanto 
kaj lian edzinon ĉe trumo 

jen ŝoko por la tuta mondo 
silentas svisia gvardio 
la tragedio por Svisio 
kazo sen iu ajn respondo 

vilaĝanoj el kiu venis 
komandanto estis fieraj 
kaj nun ĉiuj homoj ĉagrenis 

la sesan de majo junuloj 
ĵuros kaj vortoj restos veraj 
ke hontegos malfeliĉuloj 
Zuriko, la 5an de majo 1998