Soneto pri tomboj kaj ĵuro
en Baziliko d' Sankta Petro 
murdisto apud de murditaj 
kaj papo kun vortoj benitaj 
adiaŭis ilin por retro... 

katolika filozofio 
ne volas tion interpreti 
ĉar vivon ne povas ripeti 
tiu kiu iris al Dio 

la dua vivo en ĉielo 
ne estas klara por gardistoj 
kiuj ĵuras apud Anĝelo 

Svisa Gvardio nur simbole 
gardas papon - ĉiuj insistoj 
pri akcidento sonas fole 
Zuriko, la 6an de majo 1998